Sata vuotta, Cent jaroj de Finnlanda sendependeco

Tuomo Grundström. (Kuva Kari Kuisti)

Tänä vuonna juhlitaan Suomessa tasavallan sadatta vuotta ja syntymäpäiväksi on päätetty 6. joulukuuta. Silloin eduskunta hyväksyi – ilmoitusasiana – senaatin 4. joulukuuta tekemän päätöksen Suomesta täysivaltaisena tasavaltana. Senaatin eduskunta oli nimittänyt 27. marraskuuta hakematta sille hyväksyntää Venäjän hallitukselta. Itsenäistymispäivänä voisi siis pitää yhtä hyvin noita aikaisempiakin päivämääriä, kuten myös kahta seuraavaa: 31.12.1917 Suomen hallituksen valtuuskunta sai Venäjän bolševikkihallitukselta itsenäisyysvahvistuksen, ja 4.1.1918 neuvostojen toimeenpaneva keskuskomitea hyväksyi sen. Haettiin tunnustusta kuten ulkovallalta. Suomen eduskunta oli jo 18.7.1917 hyväksynyt valtalain, jolla se oli ottanut korkeimman vallan itselleen – tuo heinäkuinen päivä voisi siis ihan perustellusti olla valtion perustamisen alkamisjuhla huolimatta siitä, että Venäjän väliaikainen hallitus hajotti eduskunnan. 15. marraskuuta eduskunta hyväksyi uuden valtalain ilman mitään varauksia, katkaisten siis kaikki riippuvuussuhteet Venäjän hallitukseen ja siten mahdollistaen yksipuolisen itsenäisyyspäätöksen.

Muitakin itsenäistymispäivämääriä voisi ehdottaa, yhteensä ainakin pariakymmentä. Maassa oli vuoden 1918 tammikuusta toukokuuhun kaksi hallitusta käyden keskenään sisällissodan, jossa senaatin voiton varmisti Mannerheim Tampereella ja Rüdiger von der Goltz Helsingissä; Mannerheim oli paluumuuttaja Venäjältä ja Goltz senaatin kutsuma Saksan Baltian-miehitysjoukkojen komentaja. Hän poistui Suomesta vasta suursodan marraskuussa päätyttyä Saksan antautumiseen palaten jatkamaan taistelua Viron ja Latvian itsenäistymispyrkimyksiä vastaan samoin kuin venäläiset, niin valkoiset kuin bolševikit. Suomen osalta viimeinen ja ratkaiseva päivämäärä oli 14. marraskuuta 1920, jolloin maan rajat määrittelevä Tarton rauha allekirjoitettiin.

Helsingin talvipäivillä 4.–5.3. käydään mm. Mannerheim-museossa, missä saadaan varmasti kuulla sadan vuoden takaisista tapahtumista, ehkä jotain uuttakin.

Tänä itsenäisyyden juhlavuonna voisi siis muistaa monia päivämääriä ja muistetaankin, mutta joulukuun kuudes on valittu ja vakiintunut päätapahtuman päiväksi.

Valtio sata vuotta, mutta kansa ja sen kulttuuripyrkimykset aina. Suomen Esperantoliitto täyttää tänä vuonna 110 vuotta huhtikuun 28. päivänä. Päivä sattuu olemaan vappuviikonlopun perjantai, oikein sopiva muistella lämpimästi ja hilpeästi Nino Runebergiä, Vilho Setälää (hän on myös elokuvien välityksellä läsnä talvipäivillä), Werner Anttilaa ja muita esperantopioneereja, jotka perehtyivät kieleen jo hyvinkin 120 vuotta sitten.

Ja sitten se 130 vuotta. Heinäkuun 26. päivänä 1887 ilmestyi Varsovassa ”La Internacia Lingvo”, jonka tekijäksi oli merkitty ”Doktoro Esperanto”, Tohtori Toivomieli. Hän, Ludwik Zamenhof, toivoi kehittelemänsä suunnitelmakielen muuttuvan eläväksi, ihmisten ottavan sen omakseen yhteiseksi parhaaksi. Niin on käynyt.

En la artikolo temas pri la jubilea jaro de Finnlando, la ŝtata sendependeco estiĝis la 6-an de decembro 1917; sed temas pri la dato de elektita ŝtupo en longa kaj malfacila procezo, kiun ni dum la jaro prilumigos esperante al niaj eksterlandaj amikoj. Ja la procezo al nacia ekzistado komenciĝis prahistorie, sed decide progresis en la periodo antaŭ 100 – 200 jaroj. EAF estis fondita antaŭ 110 jaroj, antaŭ 120 jaroj aperis unuaj e-pioniroj ĉi tie, post la iniciato antaŭ 130 jaroj. Multe por festi!

– – – – – – – – – – – – –

Cent jaroj de Finnlanda sendependeco

La finnlingva ĉefartikolo en nia antaŭa numero temis pri la jubilea jaro 2017 de Finnlando, cent jaroj de sendependa ŝtato. Niaj sudaj najbaroj festos venontan jaron 2018; la orienta kaj okcidenta najbaroj ne festas sian sendependiĝon, ĉar ili konsideras sin deoriginaj ŝtatoj. Sendependiĝo de ”ĉerandaj” popoloj kiel la finnoj kaj la ĉebaltaj estis rezulto de longa procezo, komencinta longe antaŭ la ”naskiĝtago” kaj daŭranta – plue, certe tra krizoj sed espereble sen konfliktoj.     

Ĉijare oni festas la centan datrevenon de la respubliko Finnlando. Estas decidite, ke la ”naskiĝtago” estu la 6-a de decembro. Tiudate en 1917 la landa parlamento aprobis anoncon pri la senata (registara) decido de la 4-a de decembro, ke Finnlando estu suverena respubliko. La parlamento nomumis la senaton en la 27-a de novembro sen peti aprobon de la Ruslanda registaro (Finnlando estis grandduklando en la Rusa imperio, sed la imperiestro-grandduko jam malaperis). Iu ajn el la tri menciitaj datoj do povus esti sendependiĝa datreveno, same kiel du tuj sekvintaj: la 31-an de decembro la Ruslanda bolŝevika registaro subskribis dokumenton pri eksiĝo de Finnlando, kaj la 4-an de januaro 1918 Centra komitato de sovetoj ĝin aprobis. Estis petita kaj ricevita rekono de suvereneco kiel ĉe eksterlando. Tio estis konsekvence, ĉar jam la 18-an de julio 1917 la Finnlanda parlamento aprobis leĝon pri plej alta decidpovo, do alproprigis enlandan suverenecon. Tiu tago povus esti la festa malgraŭ tio, ke la provizora registaro de Ruslando tiam dissolvis la parlamenton. Sed la nove elektita parlamento rekonfirmis la leĝon la 15-an de novembro sen ia rezervo pri aprobo flanke de Ruslando; do tiu dato povus esti la plej adekvata kiel komenco de nia ŝtata sendependeco.

Estus eble proponi ankaŭ multajn pliajn datojn de sendependiĝo, almenaŭ dudekon. En Finnlando estis de januaro ĝis majo 1918 du registaroj, la senato kaj socialista ribela ”popola delegitaro” kaptinta kontrolon de la suda parto de la lando. La senato fuĝis norden al Vaasa en Ostrobotnio, Helsinki restis la ”ruĝa” ĉefurbo. Sekvis civila milito, dum kaj post kiu pereis tridekmil homoj. La senatan venkon sigelis norde en Tampere la senata armeo kreita kaj komandita de generalo Carl Gustaf Mannerheim farinta sian ĝistiaman karieron en la Ruslanda cara armeo. Spino de la senata armeo estis bataliono de finnaj aktivistoj revenintaj el Germanio, tien irintaj por trejniĝi por eventuala liberiga milito. Ili ne atendis civilan konflikton. (Tiu bataliono, cetere, longe garnizonis en Liepāja (Libau), Latvio, urbo de la ĉijaraj Baltiaj Esperanto-Tagoj 1. – 8. de julio; dum la tagoj oni aŭdos prelegon pri tiu historio kaj alian pri populara finna teatraĵo lige kun tiu historio.) – En sudo, germanaj trupoj sub gvido de generalo Rüdiger von der Goltz, komandanto de la t.n. Baltmara divizio, invititaj de la senato konkeris Helsinki. von der Goltz restis en Finnlando kaj lasis la landon kun siaj trupoj revenante al Baltlandoj nur post la kapitulaco de Germanio en novembro 1918. Li daŭrigis batalon kontraŭ sendependiĝaj fortoj de Estonio kaj Latvio – samkiel rusoj, kaj bolŝevikoj kaj blankarmeanoj – ĝis sia malvenko kontraŭ estonoj ĉe Cēsis la 23-an de junio 1919, kiun daton niaj sudaj amikoj plenrajte festas kiel sigelon de sendependeco. Kaj fine, la 14-a de novembro 1920, la packontrakto de Tartu difininta la limojn de Finnlando estis farita preskaŭ precize tri jarojn post la leĝo pri suvereneco.

En tiu ĉi jaro do estas multaj datoj por primemori, sed ĉiujn prifesti estus neoportune. Do la sesa de decembro estu kaj restu la elekto, sed konsciata estu la tuta procezo – kaj tio, ke ĝia komenco ne estas difinebla kaj finon ĝi ne havas.

Ŝtato cent jarojn, sed popolo kaj ĝiaj kulturaj aspiroj ĉiam. Esperanto-Asocio de Finnlando kompletigas siajn 110 jarojn la 28-an de aprilo ĉijara, kiu okazas esti vendredo de longa semajnfino ĝis la unuamaja lundo. Taŭgaj tagoj por gaje prifesti Nino Runeberg, Vilho Setälä, Werner Anttila kaj aliajn pionirojn, kiuj jam antaŭ 120 jaroj ekkonis la lingvon! Kaj laste sed ne balaste atenti la 26-an de julio 1887. Centtridek jaroj de Esperanto.

Tuomo Grundström